Mageja
Aspekto
| Mageja | |
| |
| distribuaĵo de GNUo/Linukso | |
|---|---|
| Evoluiganto: | Mageja komunumo |
| Familio: | Unix |
| Fonta kodo: | Malfermita kodo |
| Lasta versio: | 26-a de februaro 2021: 8[1] |
| Kernotipo: | Linukso |
| Apera dato: | 1-a de junio 2011 |
| Licenco: | diversaj, precipe liberaj |
| Subteno: | Aktiva |
| Retpaĝo: | https://www.mageia.org/ |
Mageja (internacie: Mageia) aŭ Magejo estas linuksa operaciumo lanĉita en 2010 kiel posteulo de Mandriva Linukso.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo devenas el la antikva greka μαγεία (/maˈʝi.a/) kiu signifas "magio, sorĉo, mirindaĵo".[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]La 17-an de septembro 2010 la franca-brazila entrepreno kiu prilaboris Mandrivan fermiĝis oficiale.[3] La sekvan tagon eksdungitoj kaj komunumanoj anoncis la naskiĝon de Mageja[4] kiel komunuma neprofitcela projekto.[5]
Labortabloj
[redakti | redakti fonton]Mageja ofertas preskaŭ ĉiujn ĉefajn labortablojn: GNOME, KDE, MATE, Xfce, Enlightenment, Cinnamon, LXDE kaj LXQt.[6][7]
Aplikaĵaro
[redakti | redakti fonton]Mageja estas la unua linuksa distribuaĵo kiu anstataŭigis MySQL per MariaDB.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://wiki.mageia.org/en/Mageia_8_Release_Notes
- ↑ Antikva greka - Esperanto Arkivigite je 2025-01-19 per la retarkivo Wayback Machine, glosbe.com
- ↑ EDGE-IT à paris sur SOCIETE.COM Arkivigite je 2013-05-16 per la retarkivo Wayback Machine . Francio. 2010
- ↑ Anonco pri Mageja. angle, france, germane, itale, portugale. Parizo. La 18-an de septembro 2010.
- ↑ Mageja - Pri ni
- ↑ Desktop Enviroments. Mageja Vikio.
- ↑ Mageja 8 instalada manlibro
- ↑ Distribuoj kiuj enhavas MariaDB, MariaDB Vikio. (angle, itale)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Mageja ĉe DistroWatch
| ||||||||||||||||||||||||
