Vikipedio:Ĉefpaĝo
|
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
388 292 artikoloj en Esperanto |
Artikolo de la MonatoSamarkando Samarkando (uzbeke: Samarqand); ankaŭ konata internacie kiel Samarkand) estas urbo en Uzbekio, ĉefurbo de la provinco samnoma. Ĝi estas fama pro sia arkitekturo. Samarkando estas tre malnova urbo, kiun oni fondis antaŭ preskaŭ 3 mil jaroj. Ekde la 6-a jarcento antaŭ nia erao Samarkando estis kun Buĥaro kaj 1-2 aliaj lokoj grava centro de la satrapio Sogdio de la Persa Imperio. Aleksandro la Granda konkeris la urbon en la jaro -329. Grekoj nomis ĝin "Marakanda". En tiu tempo kaj ankaŭ poste Samarkando estis grava urbo de la vojo de silko de Ĉinio al la okcidento. En la frua islama epoko ekde la 7-a jarcento la urbo prosperis ĝis la detruo fare de Ĝingis-Ĥano en la jaro 1220. En la 14-a jarcento Timuro aŭ alinome Tamerlano igis Samarkandon ĉefurbo de sia granda imperio. En 1868 Samarkando konkeriĝis per la Rusia Imperio kaj de 1925 ĝis 1930 ĝi estis ĉefurbo de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko.
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago |
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas Nacilingvaj tradukoj el Esperanto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Kategorio:Esperanto-movado laŭ landoj, Optika iluzio, Tipoj de videoludoj |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
| Frataj projektoj | ||
|
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:
| ||



